⇚ На страницу книги

Читать Rapunzelo

Шрифт
Интервал

Rapunzelo

Antaŭ longe vivis-estis en malproksima lando bona homo kun sia edzino, ili pli ol ĉio en la mondo volis infanon, kaj Iutage la virino fiere kaj ĝoje sciigis al la edzo, ke ili havos la infanon.

La domo de la familio situis ĉe la alta muro, ĉirkaŭanta la bonan ĝardenon de la malaca sorĉistino. Neniu kaj neniam rigardis tien, timante alterni al si malfeliĉon aŭ malagrablaĵon. Sed la virino de tempo al tempo admiris el sia fenestreto per belaj floroj, miraj arboj kaj sorĉaj herboj, kiuj kultivis la sorĉistino.

Bedaŭre, la estonta panjo malsaniĝis, ŝi perdis apetiton, kaj la zorga edzo enlitigis la edzinon. Li zorge flegis ŝatatan, alportante ĉiutage ion bongustan, sed, ve, la edzino manĝis nenion.

"Kara, vi nur diru al mi, kion vi volas, mi alportos!" – diris la edzo.

"Mi volas frandi per herbo Rapunzelo, kiu kreskiĝis en la ĝardeno de la sorĉistino".

Dezante vidi la edzinon denove sana kaj feliĉa helpis al la amanta edzo venki teruron. Atendinte komenco de malhelo, li transgrimpis la altan barilon kaj aperis en la malpermesa ĝardeno. Sajnis, ke la koro de la viro elsaltus el la brusto – tiel forte ĝi batiĝis de la emocioj. Rapide trovinte bezonan herbon, la viro deŝiris la herbon kaj rapidis hejmen.

Al lia virino, verdire, iĝis pli bone, post tio, kiam ŝi manĝis iomete da herbo. En la sekva mateno la juna virino petis plu la herbon:

"Bonvolu, kara, alporti al mi la herbon, kontraŭokaze mi ne resaniĝos!"

Malfrue en la nokto ŝia edzo denove enŝteliĝis en la ĝardenon. Sed li ne sukcesis preni la herbon, kiel subite aperis la maljuna sorĉistino:

"Ah-ah-ah, ŝtelisto, mi kaptis vin! Kiel vi povas ensteli en mian ĝardenon?"